0
La pluvombrelo - Jacques Yvart
0 0

La pluvombrelo Jacques Yvart

La pluvombrelo - Jacques Yvart
[Teksto de "La pluvombrelo" ft. Jacques Yvart]

[Strofo 1]
Pluvegis sur la granda strato
Sen pluvombrel' vojiris ŝi
Sed unu ja el kamarado
En la mateno ŝtelis mi
Helpe mi kuris, for la saĝo
Al ŝi ŝirmilon montris mi
Viŝante akvon el vizaĝo
Kun milda voĉ' konsentis ŝi

[Rekantaĵo]
Jen angul' sub ombrel'
Por angul' de ĉiel'
Ŝi similis, jes, al anĝelo
Jen angul' de ĉiel'
Por angul' sub ombrel'
Perdis mi ne je l' ŝanĝ'
Kreĝel'

[Strofo 2]
Survoje, belis tiu bruo
Kiun aŭskultis ambaŭ ni
Fare de la nuba elfluo
Sur la ombrel', jen harmoni'
Nu, ke senĉese ĉi diluvo
Jarcenton daŭru, ŝatus mi
Ke ĉiam falu tiu pluvo
Por ke ŝin ŝirme gardu mi
Comments (0)
The minimum comment length is 50 characters.
Information
There are no comments yet. You can be the first!
Login Register
Log into your account
And gain new opportunities
Forgot your password?