Akvarelo Manŭel (ITA)
На этой странице вы найдете полный текст песни "Akvarelo" от Manŭel (ITA). Lyrxo предлагает вам самый полный и точный текст этой композиции без лишних отвлекающих факторов. Узнайте все куплеты и припев, чтобы лучше понять любимую песню и насладиться ею в полной мере. Идеально для фанатов и всех, кто ценит качественную музыку.

[Teksto de "Akvarelo" ft. Manŭel]
[Strofo 1]
En papera folio vi vidas la flavan sunon
Sed, se pluvas, per du krajonsignoj ĝi iĝas ombrelo
Kaj la arboj ja estas nur flaskoj da vin' renversitaj
Tiuj uloj sidantaj apude fariĝos ebriaj
[Strofo 2]
Ĉiam verdas herbejoj kaj tiu punkto en la ĉielo
Estas nepre aŭ la bona Dio aŭ iu fluganta mev'
[Strofo 3]
Al la maro por vagadi super la senlima blu'
Tiu ŝipo navigadas nur per velo antaŭen plu
Sed, subakve, fiŝoj scias kien iri laŭ sia plaĉo, ne laŭ via vol'
[Strofo 4]
La ĉielo rigardadas, ĉiam bluas la kolor'
Aviadilo flugas alte, nun revenas al la ter'
Dume kelkaj ĝin salutas, svingas manojn, amike
El la vilaĝa drinkej': kien iras ĝi?
[Instrumenta]
[Strofo 5]
En papera folio vi vidas trajnovojaĝantojn
Jen tri bonaj amikoj babilas kaj nun ludas kartojn
Eblas ĉie alveni, sufiĉas nur unu sekundo
Per desegna cirkleto atingas vi la tutan mondon

Комментарии (0)
Минимальная длина комментария — 50 символов.