[Teksto de "La Bombonoj (Les Bonbons)" ft. La Kompanoj]
[Strofo 1]
Bombonojn portis mi al vi
Ĉar floroj estas pereemaj
Eĉ se buked' belegas pli
Bombonoj estas bongustemaj
Ja florbuton' plaĉas al vid'
Sed, bombonojn portis mi al vi
[Strofo 2]
Esperas mi por kunpromen'
Laŭ la permes' de via panj'
Ni iros ĉe pasanta trajn'
Zorgos mi pri frua reven'
Belegas nu la dimanĉo ĉi
Bombonojn portis mi al vi
[Strofo 3]
Vi sciu pri la fierec'
Kunpaŝi, vin ĉe mia brak'
Min oni taksas laŭ maldec'
Aŭdiĝas eĉ mokema blag'
Friponoj multnombras en soci'
Bombonojn portis mi al vi
[Strofo 1]
Bombonojn portis mi al vi
Ĉar floroj estas pereemaj
Eĉ se buked' belegas pli
Bombonoj estas bongustemaj
Ja florbuton' plaĉas al vid'
Sed, bombonojn portis mi al vi
[Strofo 2]
Esperas mi por kunpromen'
Laŭ la permes' de via panj'
Ni iros ĉe pasanta trajn'
Zorgos mi pri frua reven'
Belegas nu la dimanĉo ĉi
Bombonojn portis mi al vi
[Strofo 3]
Vi sciu pri la fierec'
Kunpaŝi, vin ĉe mia brak'
Min oni taksas laŭ maldec'
Aŭdiĝas eĉ mokema blag'
Friponoj multnombras en soci'
Bombonojn portis mi al vi
Comments (0)
The minimum comment length is 50 characters.